Dua Berbera Milito

Decatur ĉe Alĝero.

La Dua Berbera Milito (1815–1816), estis la dua el du militoj luktitaj inter Usono kaj la nordafrikaj Berberaj ŝtatoj de Tripoli, Tunizio, kaj Alĝero. La milito inter la Berberaj ŝtatoj kaj Usono finis kiam la "Usona Senato ratifis la Alĝeran Traktaton de Decatur la 5an de Decembro, 1815".[1] Tamen, la Dejo Omar Agha, nome reganto de Alĝerio, malakceptis la usonan traktaton, la kondiĉojn de la paco kiu estis ratifita de la Kongreso de Vieno, kaj minacis la vivojn de ĉiuj kristanaj loĝantoj de Alĝero. William Shaler, nome usona komisiito kiu estis negociinta kun Decatur, devis fuĝi per britaj ŝipoj kaj poste vidis "bombojn kaj raketoj flugantaj super [sia] domo kiel hajlo"[2] kiel rezulto de la posta Bombardado de Alĝero (1816). Shaler poste negocis novan traktaton post la Bombardado de Alĝero en 1816, kiu ne estis ratifita de la Senato ĝis la 11a de Februaro, 1822, pro posta superrigardo.[3]

Post la fino de la milito, Usono kaj la eŭropaj landoj ĉesis sian praktikon pagi tributon al la pirataj ŝtatoj por eviti atakojn kontraŭ siaj ŝipoj. Ĝi helpis marki la komencon de la fino de pirateco en la regiono, kiu estis pinta en la epoko de la Otomana hegemonio (16a–18a jarcentoj). Dum jardekoj, eŭropaj povoj konstruis eĉ pli prilaboritajn kaj multekostajn ŝipojn kiujn la Berbereskaj piratoj povis egali nek laŭ nombroj nek laŭ teknologio.[4]

  1. Milestones: 1801–1829 - Office of the Historian. Alirita 2016-05-02.
  2. Taylor, Stephen. (2012) Commander: The Life and Exploits of Britain's Greatest Frigate Captain. Londono: faber and faber, p. 289. ISBN 978-0-571-27711-7.
  3. Milestones: 1801–1829 - Office of the Historian. Alirita 2016-05-02.
  4. Leiner, Frederic C.. (2007) The End of Barbary Terror, America's 1815 War against the Pirates of North Africa. Oxford University Press, 2007, p. 39–50.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search